Persone - Mi ĉiam Kredis Ke La Koro Lyrics, Mi ĉiam Kredis Ke La Koro Lyrics, Persone Lyrics

Persone Lyrics

"Persone Mi ĉiam Kredis Ke La Koro lyrics"

Customize : Left Center Right

Ringtones Send "Mi ĉiam Kredis Ke La Koro" Ringtone to your Cell Ringtones


Mi ĉiam kredis ke la koro
rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi ĝin
Sed ĝi rakontis pri amoro
kaj dolĉa amafer'
Kaj plu mensogis pri destin'

Kaj mi renkontis ŝin hazarde
post jaro, eble du
Ni kune iris al trinkej'
Kaj ni parolis tiel arde
ĝis en la nokta blu'
Ŝi diris pli, mi revis plej

refrain:
Kaj se en ajna land'
vi serĉas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand'
Ĉu gravas, se vi solas?

Per vantaj vortoj elokvente
tra cigarednebul'
ni zorge serĉis por akord'
Sed pupoj dancas oriente
Kaj brilas en okul'
la lumo de malferma pord'

refrain

Mi ĉiam kredis ke la koro
rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi ĝin
Sed ĝi rakontis pri angoro

Ringtones Send "Mi ĉiam Kredis Ke La Koro" Ringtone to your Cell Ringtones

E-Mail & IM :
Websites & Blogs :
Forums :

Don't forget to LIKE us on Facebook!