Kajto - Knabo Kaj Kajto Lyrics, Knabo Kaj Kajto Lyrics, Kajto Lyrics

Kajto Lyrics

"Kajto Knabo Kaj Kajto lyrics"

Customize : Left Center Right

Ringtones Send "Knabo Kaj Kajto" Ringtone to your Cell Ringtones


Rigardante la cxielon
post longa atend',
la knabo eksaltas
cxar levigxis la vent'.
La kajto tre belas
en rugxa kolor'.
Gxin faris la knabo,
bategas la kor'.

Rapide gxi flugas,
farigxas malgranda.
Lauxte li gxojas,
la sxnuron tenante.
Kia granda sukceso
post longa labor'.
Li firme gxin tenas,
de l'okuloj jam for.

Knabo kaj kajto
kia granda plezur'.
Realo kaj revo
kia bel-aventur'.
Knabo kaj kajto
kia granda plezur'.
Realo kaj revo
kia bel-aventur'.

Jen gxi aperas
en cxiela lazur'.
Jen gxi forestas
post blanka nubmur'.
Ili kune nun svingas
en bel-harmoni'.
Li sentas sin kajto,
la kajt' estas li.

Ringtones Send "Knabo Kaj Kajto" Ringtone to your Cell Ringtones

E-Mail & IM :
Websites & Blogs :
Forums :

Don't forget to LIKE us on Facebook!